Saltu al enhavo

Brita oficejo pri naciaj statistikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita oficejo pri naciaj statistikoj
UK office for national statistics ·
swyddfa ystadegau gwladol y DU
ŝtata statistika instituto
ne-ministeria registara buroo de Britio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de aprilo 1996 vd
Antaŭe centra statistika oficejo (CSO), oficejo de loĝantaroj kaj enketoj (OPCS) kaj la statistikaj fakoj de la departemento pri laboro
Geografia situo 51° 34′ 0″ N, 3° 1′ 42″ U (mapo)51.566666666667-3.0283333333333Koordinatoj: 51° 34′ 0″ N, 3° 1′ 42″ U (mapo)
Lando(j)  Britio
Sidejo Newport
Adreso Government Buildings, Cardiff Road, Newport NP10 8XG
Poŝtkodo NP10 8XG
UK office for national statistics · swyddfa ystadegau gwladol y DU (Britio)
UK office for national statistics ·
swyddfa ystadegau gwladol y DU (Britio)
DEC
Map
Brita oficejo pri naciaj statistikoj
Lingvoj

brita angla lingvo
kimra lingvovd

Retejo Oficiala retejo
vdr

La brita oficejo pri naciaj statistikoj (mallongigita ONS, angle UK office for national statistics, kimre swyddfa ystadegau gwladol y DU) estas brita organizaĵo kiu respondecas pri la kreado kaj publikigado de statistikoj en la kampoj de ekonomio, loĝantaro kaj socio je diversaj naciaj kaj lokaj niveloj. Pro historiaj kialoj, la ĝenerala registro-oficejo estas parto de ĝi, do ĝi ankaŭ respondecas pri kolektado de datumoj pri naskiĝo, morteco kaj geedza stato en Anglio kaj Kimrio.

La ONS estis fondita la 1-an de aprilo 1996 post la fuzio de la centra statistika oficejo (CSO), la oficejo de loĝantaroj kaj enketoj (OPCS) kaj la statistikaj fakoj de la departemento pri laboro.

La ĉefsidejo de ONS ĝis 2006 estis en urba areo Pimlico en la urbodistrikto City of Westminster de Londono, kaj ĝi havis delegaciojn en la urboj Newport, Titchfield en Hampshire kaj Southport. En 2006 la centra sidejo estis movita al Newport. La Brita oficejo pri naciaj statistikoj estas asociita al la eŭropa organizaĵo Eurostat kaj kunlaboras kun ĝi ankaŭ post la Briteliro de 2020.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]